• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-07-27 13:40:41    
Salutmesaĝo de Louis C. Zaleski-Zamenhof al la 89-a Universala Kongreso de Esperanto

cri

Estimata Sinjoro Prezidanto,

Estimataj Gesinjoroj Honoraj Gastoj,

Estimataj Gekongresanoj, kunvenintaj ĉi tie en Pekino por debati , surbaze de lingva egaleco, ĝuste pri tiu lingva egaleco en internaciaj rilatoj ĝenerale. Mi ŝatus ĉeesti kun vi por ĝui la ununuran atmosferon de niaj renkontoj kaj por reviziti tiun urbon ununuran, revidi kaj readmiri ĝiajn mirindajn monumentojn kaj por rerekonti amikojn ĉi-tieajn. Bedaŭrinde kelkaj kontraŭaĵoj malebligis al mi la vojaĝon tiutempe; tamen mi kongresas kun vi virtuale…

Antaŭ pli ol du jarcentoj la Granda Franca Revolucio proklamis al la mondo liberecon, egalecon kaj fratecon interhoman. Tiuj idealoj daŭre estas validaj, kaj oni ne devas forgesi, ke unu inter gravaj elementoj de tiu egaleco estas ja la egaleco lingva. Ni firme konscias, ke ĉiu lingvo vehiklas specifan kulturon, kulturon de nacio, aŭ ĝenerale de grupo de homoj tiun lingvon parolantaj. Egaleco de lingvoj signifas respekton de ĉies kulturo. Ni ne ĉesu ripetadi, ke ĝuste la diverseco de tiuj kulturoj, pere de rilataj lingvoj rivelata, prezentas ja la senprezan riĉecon de la homaro. Uzado de lingvo neŭtrala en rilatoj internaciaj celas ŝirmi lingvojn naciajn kaj ŝirmi tiamaniere ankaŭ la trezoron de kulturoj plej diversaj. Ni, esperantistoj, ni pruvas ĉiujare dum la Kongresoj Universalaj, ke nia lingvo neŭtrala taŭge tiucele funkcias; ke Esperanto funkcias kiel sukcesa ilo de lingva egaleco. Ni sekve klopodu konvinki la mondon, ke sen lingvo neŭtrala la egaleco en internaciaj rilatoj estas ĉiutage kompromitigata.

Mi deziras al vi, geamikoj tre karaj, kunvenintaj dum la 89-a Universala Kongreso de Esperanto en Pekino, mi deziras, ke vi havu tie profundan kaj valoran debaton, esperante, ke la konkludoj de tiu debato trovos larĝan eĥon tra nia terglobo, vekante ankaŭ la internaciajn instancojn, respondecajn pri observado de la homa egaleco.