Vizitu Forumon

Solene inaŭguriĝis la 96-a UK en Kopenhago

(GMT+08:00) 2011-07-24 20:21:42

La 24-an de Julio solene inaŭguriĝis la 96-a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago, Danio. Al ĝi ĉeestas 1450 esperantistoj el 66 landoj. Prezidanto de Universala Esperanto Asocio Probal Dasgupta prezidis la inaŭguron kaj faris humuran paroladon. Permille Fenger, direktoro de la Kopenhaga Oficejo de la Loĝantara Fonduso de UN, faris gratulan paroladon. Ankaŭ reprezentantoj de multaj landaj asocioj faris gratulparolojn en la inaŭguro. La ĉeftemo de ĉi-foja UK estas Diagolo kaj Interkompreno kaj ĉefe rilatas al la junularo. Kadre de la 96-a UK Okazos multaj programoj de la junularo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto