Vizitu Forumon

Kiu estos la 500-a KER-kandidato?

(GMT+08:00) 2011-07-25 15:20:34
Ĉu dum la kongreso ni ekhavos la 500-an kandidaton por la KER-ekzamenoj? Se jes, ni faros lotumadon el inter la dumkongresaj kandidatoj kaj la bonŝanculo, kies nomon oni lotumos, rericevos sian ekzamenkotizon.

La ĝis nun ekzameniĝintaj 454 personoj venis el 40 landoj. La plimulto de la kandidatoj (126) estas brazilanoj, kiujn en la vico sekvas francoj (88).

La skriba ekzameno okazos vendredon, la 29-an de julio, ekde la 11-a horo.

Por la 20-minutaj parolaj partoj estas multaj ebloj, necesas akordiĝi kun la komisiono pri horo kaj tago.

La lasta aliĝeblo estas ĵaŭdon je la 16-a horo.

Por orientiĝi pri la ekzamenoj nepre ĉeestu la preparprelegon de Katalin Kováts, ĵaŭdon matene en la meznivelula grupo dum la paroligaj kursoj de edukado.net (http://edukado.net), aŭ serĉu informojn pri la ekzamenoj ĉe la retejo, dum la Movada Foiro, aŭ ĉe la ekzamensekretario apud la kongresa kaso.

Se vi volas ekzameniĝi kaj povas tuj aliĝi rete, bv. iri al la retejo (adreso supre) kaj klaku sinsekve sur "Ekzamenoj", "UEA/KER", "Sesioj kaj aliĝilo", kaj "Kopenhago - Danio".

Katalin Kováts, KN 942

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto