Vizitu Forumon

Esperanto kaj indiĝenaj popoloj

(GMT+08:00) 2011-07-25 15:21:51
Esperantistoj interesiĝas pri ĉiuj situacioj en kiuj malfortaj grupoj devas elteni la premojn de fortaj grupoj cele al asimiliĝo, aŭ almenaŭ al uzado de la lingvo de la forta grupo kaj rezigno pri la propra lingvo.

Pro la sama kialo, pro kiu gravas savi ĉiujn lingvojn kaj ĉiujn kulturojn, gravas savi indiĝenajn lingvojn kaj kulturojn. Indiĝenaj lingvoj estas la veturilo de indiĝenaj kulturoj kaj de grup-identeco. Kiam ĉiuj indiĝenaj grupoj estos malaperintaj, ni ĉiuj estos pli solaj kaj malpli riĉaj. Sen kultura diverseco la restanta unu-kulturo estus destinita ne plu evolui, ĉar ne estas iu alia, kun kiu kompari sin. Kie prezentiĝas favoraj kondiĉoj ni provas informi indiĝenojn pri iliaj lingvaj rajtoj, pri la eblo konservi sian lingvon, kaj pri la ebloj utiligi Esperanton por ekligi kontaktojn kun aliaj indiĝenaj komunumoj en aliaj mondopartoj.

Venu al la kunsido pri indiĝenaj popoloj, dimanĉon 13h00-13h45 en salono Kehlet.

Renato Corsetti, KN 1027

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto