Vizitu Forumon

Ingaŭgura parolado de Probal Dasgupta en Kopenhago

(GMT+08:00) 2011-07-25 15:24:45
Sinjorinoj kaj sinjoroj,

Ni estas en Kopenhago, kiun la sekvantoj de la primedia debato eble plej reliefe konas kiel ejon de la monda diskuto cele al ekvilibrigo inter la diversaj respondecoj por savteni la ekziston kaj kvaliton de la homa vivo. Kongresante en tiu ĉi Kopenhago, ni celu la ekvilibron. Por plialtigi la nivelon de niaj laboroj, ni bezonas aparte energie celi la egalpezon en la lingva sfero.

Kiel vi ĉiuj scias, estas delonge severe malsimetria la tutmonda trafiko de tradukitaj tekstoj. Multege pli da verkoj el la landoj de la geopolitika 'nordo', gvidata de la 'okcidento', tradukiĝas suden, ol sudaj verkoj norden. Pro tio donas al mi grandan ĝojon povi raporti al vi, ke grava vjetnama epopeo de la poeto Nguyen Du, esperantigita de Le Cao Phan sub la titolo La Rakonto pri Kjeŭ, estas nun polurita kaj prespretigata pro iniciato de internacia amikaro.

Ĉu la plej grava aspekto de tiu ĉi atingo estas la interpersona kamaradeco, al kiu ni dankas la pretiĝon de tiu prifierinda teksto? Aŭ la ebleco utiligi tiun ĉi atingon por strategiaj celoj kaj antaŭenigi la prestiĝon de la Esperanto-movado en la okuloj de Unesko kaj aliaj kulturaj instancoj?

Sinjorinoj kaj sinjoroj, ĉiu el vi havas proprajn prioritatojn. Vi devus plenvoĉe emfazi tion, kio aspektas al vi plej grava, kaj agordi viajn planojn laŭ tiuj preferoj. Mi mem hodiaŭ volas tiri vian atenton al la ŝlosila graveco de la kulturo kaj la arto. En movado, kiun lastatempe plej zorgigis la ekonomikaj demandoj – sendube ne malprave – ni devas fari iom da fortostreĉo por kapti la fakton, ke la arto ne estas fakultativa beligilo de baze instrumenta tagordo.

Por resumi mian penson, mi elpensis malpezan sed tamen ne malseriozan sloganon: La rakontoj estas ne malpli realaj, ol la kontoj. Por ne perdi la ekvilibron, kaj por montri do estimon al la kontistoj, mi ankaŭ emfazas krompenson pri la tradukado: tiu, kiu tradukas, devas aldoni plusvaloron. La diskuton pri tia plusvaloro mi ŝatus bazi sur esperantistaĵo analoga al la iama lingvopatriotisma aforismo de la franclingvanoj.

France oni diradis Ce qui n'est pas clair n'est pas français "Tio, kio ne estas klara, ne estas franca". Eble la plusvaloro, kiun alportu al la esperantiga entrepreno niaj tradukantoj, premisu kiel ekirpunkton similan aforismon el nia medio – Tio, kio ne estas gastama, ne estas Esperanta – kiu havas pli da pezo ol nuraj sloganoj, ĉu ne?

Dirante, ke tiu aforismo respegulas la esperantistan medion, mi invitas kritikojn. La recenzema publiko sendube regalos min per kritikoj. Kial do mi elektis la vorton gastama? Ĉu min interesas ĉefe la vidpunkto de la pli bonstataj landoj, kapablaj prezenti sian gastigeman vizaĝon? Ĉu mi celas marĝenigi aŭ embarasi la vizitantojn el landoj malprosperaj, kiuj pli ofte gastas? Tio estas ekzemplo de kritikoj, kiuj okupiĝas pri la simetriemo inter la landaroj.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto