Vizitu Forumon

Salutmesaĝo de Louis C. Zaleski-Zamenhofal la 96-a UK en Kopenhago

(GMT+08:00) 2011-07-26 17:40:18
Estimataj gekongresanoj, geamikoj karaj, saluton !

Vi alvenis kongresi en la bela urbo Kopenhago por debati pri dialogo kaj pri interkompreno. Fakte ĉiu esperantista kunveno estas la ĝusta loko kaj la ĝusta okazo por dialogi kaj por interkompreni; nia lingvo estis ja tiucele elpensita. En tiu ĉi jaro, la Internacia Jaro de Junularo, estas memorinda la fakto, ke nia lingvo estis elpensita de junulo, ĝuste por servi kiel rimedo de dialogo kaj interkompreno. Sekve, iniciatita de junulo, la lingvo kaj la ideoj kiujn ĝi portas, daŭre restos junaj.

La latindevena vorto dialogo signifas diskuton inter du aŭ pluraj individuoj; diskuton celantan ebligi la interkonsenton. Tamen ne eblus dialogi, se la dialogantoj ne komprenus unu la alian. La interkonsento ne povus esti realigata, se mankus interkompreno. Ni, esperantistoj, ni dialogas kaj ni interkomprenas, tamen ofte ni malinterkonsentas. Tial la senco de miaj hodiaŭaj bondeziroj estas ke via dialogo dum la Kopenhaga kongreso konduku nin al la interkonsento pri la ĝusta vojo al la fina venko.

Louis C. Zaleski-Zamenhof

(el Vikinga Voĉo)

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto