Vizitu Forumon

Prioritatoj por la edukado

(GMT+08:00) 2011-07-26 17:41:55
La subkomitato de UEA pri edukado kunvenis en la 25‑a de julio, 2011 en salono Noll, kun 14 partoprenantoj, el kiuj 7 komitatanoj de UEA. La kunsido konstatis la urĝon trovi pliajn kursanojn por la tri-jara postdiploma kursaro pri interlingvistiko en UAM, Poznano, kies aliĝlimo estas la 16‑a de aŭgusto 2011. Pri instruista trejnado la kunsido proponas komunan apogon de UEA kaj ILEI por la nova retbazita projekto RITE. Pri tutmondigo la subkomitato rekomendas, ke UEA kaj ILEI kune kaj plue apogu regionajn kunvenojn kun eduka enhavo. Pri la ekzamenoj de UEAILEI oni konstatis la bezonon reeldoni ĝian gvidlibron, kaj difini por la ekzamenoj novajn ekzistokialojn bazitajn sur la diferencoj inter ili kaj la KER-ekzamenoj. La subkomitato petas al UEA ene de 30 tagoj principe kaj praktike esprimi subtenon por la projekto esperanto125 per plenumo de kvar detaligitaj punktoj. La plena komitato de UEA traktos la subkomisionan rekomendojn en vendredo.

Stefan MacGill, KN 1266

(el Vikinga Voĉo)

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto