Vizitu Forumon

Esperanto-bibliotekoj

(GMT+08:00) 2011-07-26 17:43:11

En dimanĉo kelkaj E-bibliotekistoj kunvenis por interŝanĝi informojn. Post proksimume unu monato eblos ĉe www.bretaro.net registri kaj alŝuti ciferecigitajn (bitigitajn) librojn. Tio estos la komenco de la kreota ĝenerala reta Esperanto-librokatalogo. La subskribinto dissendos detalan demandaron al ĉiuj konataj Esperantobibliotekoj. El ĝi rezultu laŭeble kompleta datumbazo de niaj bibliotekoj kaj arĥivoj. Ĝi estos ero de la supre menciita nova retejo. Estas kreita Google-listo "bibliotekoj"; ĉiuj interesitoj kaj prizorgantoj de E-bibliotekoj estas invitataj aliĝi al ĝi ĉe http://groups.google.com/group/bibliotekoj.

Roland Rotsaert, KN 218

(el Vikinga Voĉo)

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto