Vizitu Forumon

Esploro kaj dokumentado

(GMT+08:00) 2011-07-28 13:05:46

La esplora fako de UEA, la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED), okazigis publikan kunsidon dimanĉon kun trideko da partoprenantoj. Prezidis ĝin la direktoro de CED, d-ro Humphrey Tonkin. CED eldonas Informilon por Interlingvistoj (IpI ), kiu celas doni aktualajn bibliografiajn kaj fakajn informojn utilajn al esperantologoj kaj interlingvistoj. Ĝin redaktas d-ro Detlev Blanke, kaj abonoj estas senpage haveblaj de la CO de UEA. D-ro Blanke raportis pri ĝi kaj pri la CED-Fonduso, kiu subvencias laboron en interlingvistiko (oni konstante serĉas bonajn projektojn tiucele: interlingvistoj kaj esperantologoj estas invitataj kontakti d-ron Blanke). CED eldonas ankaŭ Language Problems and Language Planning (LPLP ). LPLP estas konata faka revuo de alta kvalito, kiu havas redaktan teamon konsistantan el Humphrey Tonkin, Mark Fettes, Probal Dasgupta kaj Sabine Fiedler, ĉiuj el kiuj ĉeestis la kunsidon. D-ro Fettes ankaŭ raportis pri la ampleksaj planoj de Esperantic Studies Foundation vastigi sian subtenon de interretaj aplikoj de Esperanto (inkluzive de lernu.net kaj edukado.net). Okazis mallonga diskuto pri la formo de nunaj kaj estontaj Esperantologiaj Konferencoj (tiun serion iniciatis kaj gvidas la Centro), oni aŭdis raporton pri la ĵus finiĝinta Simpozio de ILEI pri lingvoj en la sciencoj, kaj oni inciatis diskuton pri la estonteco de la Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino (AIS). Tiu diskuto daŭras dum la semajno en diversaj forumoj.

Humphrey Tonkin

(el Vikinga Voĉo n-ro 4)

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto