Vizitu Forumon

Prelego en UK -- Pasinteco kaj estanteco de EPĈ

(GMT+08:00) 2011-07-28 18:52:59

Krom gazetoj ni eldonis ankaŭ multajn librojn. En Ĉinio estas kvar klasikaj romanoj, kaj ili okupas tre gravan lokon en la ĉina literaturo. Ĉinaj esperantistoj jam tradukis kaj eldonis ĉiujn el ili por riĉigi la Esperanto-literaturon. Ili estas Ruĝdoma Sonĝo, Romano pri la Tri Regnoj, Pilgrimo al la Okcidento kaj Ĉe Akvorando. Ruĝdoma Sonĝo estis tradukita de Xie Yuming, kiu laboris en Esperanto-Sekcio de Ĉina Radio Internacia, kaj la ceteraj estis tradukitaj de Laŭlum, kiu servis kiel vic-ĉefredaktoro de EPĈ. Malgraŭ granda aĝo Laŭlum Esperantigis multajn famajn verkojn en la lastaj jaroj. Ĵus eldoniĝis lia nova traduko Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento. Pasintjare la Ĉina Tradukista Asocio atribuis al li la premion de dumviva honoro pro lia elstara laboro. La premio estas la plej alta en la ĉina tradukista rondo. Laŭlum estas mia Esperanto-instruisto. Ĉi tie, ni deziras al li sanon kaj feliĉon!

La romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas verko de Lao She, alinome Shu Qingchun, moderna verkisto, kiu ricevis la honoron "popola verkisto" pro siaj verkoj Kamelo Ŝjangzi, La Tetrinkejo kaj aliaj. La romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estis tradukita en plurajn lingvojn, kaj ĉiuj estas faritaj rekte el la ĉina originalo. Ĝi estas majstroverko de Lao She, kaj ankaŭ li mem tion konfesis, dirante: "Probable ĝi estas mia plej bona verko." La romano, kiel kompleta enciklopedio pri la ok-jara rezistmilito kontraŭ Japanio, rakontas la vivon de la pekinanoj sub la feraj kalkanumoj de la japanaj invadantoj. Estas tute nature, ke iu franca literatura komentisto skribis: "La romano rememorigas al ni francoj la Parizon sub la okupado de la konkerintoj!" Estas ĝojinde, ke oni povos legi parton de ĝia enhavo en nia retpaĝaro.

Aliaj libroj eldonitaj estas Noktomezo, Historio por Malfermi Estontecon - Moderna Historio de Ĉinio, Japanio kaj Koreio; Esperanto Kunligas Nin en Esperanto kaj en la ĉina lingvo, Paroladoj de L. L. Zamenhof en la ĉina lingvo kaj Esperanto; Manlibro pri Olimpikaj Vortoj en Esperanto, en la ĉina, franca kaj angla lingvoj; kaj Faraono ĉinigita el Esperanto. Baldaŭ ni eldonos alian romanon verkitan de Lao She La Tetrinkejo.

Nun mi volas prezenti al vi nian teamon. Nia teamo por la reta EPĈ konsistas el 12 personoj, inter kiuj estas ses esperantistoj, du ĉinlingvaj redaktoroj, unu teknikisto, du emeritoj kaj unu fremdlanda dungato. En la lasta jaro ni dungis sinjorinon Ivanka el Bulgario, kio markis novan kunlaboron. Ŝi laboros ĝis septembro de la kuranta jaro, kaj nun ni serĉas novan kandidaton. Se vi, aŭ viaj amikoj interesiĝas pri la posteno, bonvolu legi la afiŝon en nia hejmpaĝo kaj kontaktiĝi kun ni telefone aŭ retpoŝte.

Karaj kolegoj, la papera revuo EPĈ atingis grandan sukceson ankaŭ pro fortaj subtenoj de vi ĉiuj. Nun la retpaĝaro de EPĈ estas en tre ŝlosila momento. Al ĝi necesas kunlaboroj kaj helpoj de diverslandaj samideanoj, ĉar ĝi apartenas ne nur al Ĉinio mem, sed ankaŭ al la tuta esperantistaro. Ni esploras eblecon de diversaj kunlaboroj por ke la retpaĝaro estu ankaŭ la internacia platformo de kulturaj interŝanĝoj krom la fenestro koni Ĉinion. Viaj proponoj kaj kontribuoj ĉiam estas bonvenaj. Fine, en la nomo de la redakcio de EPĈ mi kore dankas vin kaj deziras al vi havi agrablan tempon dum la Universala Kongreso! Dankon!

(Liu Zijia)

Redaktoro: Zhang Xiaotong


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto