Frumatene de la 14-a de aprilo en la Xichang-a Satelito-Lanĉa Centro, Ĉinio sukcese pafis la navigogvidan sateliton Beidou per la transporta raketo Changzheng-3 A. Laŭ koncerna donitaĵo, la satelito akurate atingis la difinitan orbiton.
Laŭ respondeculo de koncerna fako, tiu ĉi satelito estas pafita por la konstrua plano de la ĉina navigogvida sistemo Beidou. Sukcesa pafiĝo de tiu ĉi satelito signas, ke la navigogvida sistemo Beidou, farita de Ĉinio mem, iris en la novan disvolvan konstruan periodon. En la venontaj kelkaj jaroj Ĉinio pafos tiaspecajn satelitojn, kaj laŭ plano tiu ĉi navigogvida sistemo kompletiĝos preskaŭ en 2008 por uzado de Ĉinio kaj ĉirkaŭaj regionoj. |