La 16-an de aprilo, Xi'an-a Satelita Kontrola Centro de Ĉinio praktikis 3-afojan ekbruligon al la navigo-gvida satelito Beidou, lanĉita de Ĉinio en la 14-a de tiu ĉi monato, poste la satelito sukcese ŝanĝis orbiton kaj akurate atingis la laboran orbiton.
La 14-an de aprilo en Xichang-a Satelita Lanĉ-Centro, Ĉinio sukcese pafis la navigo-gvidan sateliton Beidou, poste la Xi'an-a Satelita Kontrola Centro per nova komputila sistemo sukcese du-foje ŝanĝigis al la satelito orbiton por reguligi la flugan pozon. |