En la 23-a de aprilo en Wuxi, orienta urbo de Ĉinio, Wang Maolin, vicdirektoro de Ĉina Urba Ekonomia Asocio, esprimis, ke la turisma merkato de Ĉinio kreskas plej forte tra la tuta mondo.
En la altranga forumo de turisma konkurenco de cent ĉinaj urboj, okazinta en la sama tago, Wang Maolin montris, ke en la pasinta jaro, la totala enspezo de ĉina turisma afero atingis 893,5 miliardojn da juanoj, kreskis 16% ol tiu de la sama periodo de la pasinta jaro. Laŭ antaŭ kalkulo, ĉi-jare la totala enspezo de ĉina turisma afero atingos mil miliardojn da juanoj. Turisma afero ne nur fariĝis ĉefa industrio de ĉina nacia ekonomio, sed ankaŭ estas la grava elmontro de ŝtata sinteza kaj mola potenco. |