La 7-an de majo, oficistoj de UN kaj Afrika Unio apelaciis per politika metodo solvi krizon de Darfur kaj esprimis, ke tio estas la unika vojo de solvo de la krizo de Darfur.
Tiutage en Kairo, Amr Mahmoud Moussa, ĝenerala sekretario Ligo de Arabaj Landoj intervidiĝis kun Jan Elisson, speciala sendito de ĝenerala sekretario de UN pri la problemo de Darfur, kaj Salim Ahmed Salim, speciala sendito de Afrika Unio pri la problemo de Darfur. Amr Mahmoud Moussa diris, ke la 3 flankoj diskutis pri la nuna situacio de Darfur kaj rolo de la 3 internaciaj establaĵoj en la problemo de Darfur, kaj atingis unuanimecon en la problemoj. |