Frumatene de la 14-a de majo en la Xichang-a Satelito-Lanĉa Centro, Ĉinio per la transporta raketo Changzheng-3B sukcese pafis la niĝerian telekomunikan sateliton 1-an. Tio estas la unua fojo, ke Ĉinio liveris komercan satelitan servon al fremdlanda kliento per raketo, satelito kaj satelitlanĉo.
Al ceremonio por la lanĉo ĉeestis niĝeria ministro pri scienco kaj tekniko kaj niĝeriaj altrangaj oficistoj.
La pafita telekomunika satelito estos provizata por uzado antaŭ la fino de la kuranta jaro. Ĝi servos por telekomuniko, brodkasto kaj larĝbenda plurmediato de Niĝerio.
Post lanĉo de la satelito, Isoun Turner, niĝeria ministro pri scienco kaj tekniko, esprimis, ke Ĉinio ne nur vendis sateliton, sed ankaŭ helpis al Niĝerio trejni teknikistojn, tio ludas rolon de la nova ekzemplo de la sciencteknika kunlaboro inter evoluantaj landoj. |