La 18-an de majo, oficisto de la speciala delegacio de Afrika Unio en Sudano diris, ke en la sama tago Afrika Unio atingis koncernan interkonsenton kun la armita sekto Minni Minnawi de la Sudana Liberiga Movado por mildigi la streĉan situacion en la vilaĝo Um Barro, nordokcidente de la sudana darfura regiono.
La oficisto diris, ke ankaǔ personoj de la vilaĝo Um Barro ĉeestis al la subskribo de la interkonsento. La tri flankoj konsentis meti la feliĉon kaj sekurecon de la loĝantoj de tiu regiono en la unuan lokon. Samtempe la tri flankoj ankaǔ konsentis fondi sendependan enketan komitaton pri la ataka evento okazinta en la komenco de aprilo en Um Barro. |