china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio klopodas protekti lingvojn parolajn kaj skribajn de naciminoritatoj
(GMT+08:00) 2007-05-29 15:12:30

La 29-an de majo, oficistino de ĉina ŝtata komitato de naciecaj aferoj esprimis intervjuate, ke la ĉina registaro ĉiam atentas protektadon kaj evoluadon de lingvoj parolaj kaj skribaj de naciminoritatoj, precipe alprenis aktivajn savajn rimedoj al pereontaj lingvoj parolaj kaj skribaj de naciminoritatoj. En la estonteco, la ĉina registaro pluapaŝe fortigos kolekton, ordigon, edukon kaj trejnon de lingvoj parolaj kaj skribaj de naciminoritatoj.

Ĉinio estas la lando kun multaj naciecoj kaj lingvoj, krom Han-nacieco, ankaŭ ekzistas 55 naciminoritatoj. Nun en la pli ol cent milionoj da naciminoritatanoj, preskaŭ pli ol 60 milionoj da homoj uzas proprajn lingvojn parolajn kaj preskaŭ 30 milionoj da homoj uzas proprajn lingvojn skribajn. Sinjorino An Qingping, estrino de lingva oficejo de departemento de kultura propagando sub ĉina ŝtata komitato de naciecaj aferoj, konigis, ke naciecaj lingvoj parolaj kaj skribaj estas frukto de naciminoritata kulturo, spirita subtenilo de vivado kaj evoluado de naciminoritatoj, kaj bona protektado de naciecaj lingvoj parolaj kaj skribaj rilatas al heredado kaj evoluado de naciecaj lingvoj kaj kulturoj. Tial, iuj ĉinaj koncernaj leĝoj rilatas al la protektado de lingvoj parolaj kaj skribaj de naciminoritatoj. Ŝi diris:

"La protektado de naciminoritataj lingvoj estas la bezono por realigi la ĉinan politikon de nacieca egaleco kaj lingva egaleco. En ĉinaj 'Konstitucio' kaj 'Leĝo pri Aŭtonomeco de Naciecaj Regionoj', oni klare difinis, ke diversaj naciecoj posedas la liberecon de uzado kaj evoluigo de propraj lingvoj parolaj kaj skribaj. La rajto de naciminoritatoj pri uzado kaj evoluigo de patrinaj lingvoj estas unu el bazaj homrajtoj, por respekti naciecon, oni devas respekti ĝian kulturon kaj protekti ĝian lingvon."

Garantiante lingvojn parolajn kaj skribajn de naciminoritatoj, ĉinaj koncernaj fakoj alprenis multajn rimedojn. Ekzemple, la ĉina ŝtata komitato de naciecaj aferoj kunlaboris kun Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, ili kune savis kaj protektis lingvojn parolajn kaj skribajn de naciminoritatoj kaj jam faris enketon pri 8 naciminoritataj lingvoj, koncernaj specialistoj disvolvas esploron. Cetere, programoj pri savado kaj protektado de pereontaj lingvoj parolaj kaj skribaj de naciminoritatoj estas plenumataj. Per ĉi tiuj rimedoj, plej multaj lingvoj parolaj kaj skribaj de naciminoritatoj jam estis bone protektataj.

Sinjorino An Qingping esprimis, ke en la estonteco Ĉinio fortigos protektadon de lingvoj parolaj kaj skribaj de naciminoritatoj, precipe fortigos kolekton kaj ordigon de pereontaj lingvoj parolaj kaj skribaj de naciminoritatoj. Ŝi diris:

"Per enketo, kolekto, esploro, ordigo kaj aliaj metodoj Ĉinio savos pereontajn lingvojn parolajn kaj skribajn de naciminoritatoj kaj establos donitaĵan bankon de pereontaj lingvoj parolaj kaj skribaj de naciminoritatoj, nome per kompilado de vortaro, eldonado de verkoj, video, son-bendigo kaj aliaj modernaj metodoj savos kaj protektos pereontajn lingvojn parolajn kaj skribajn de naciminoritatoj."

La oficistino ankaŭ informis, ke Ĉinio establos ŝtatajn trejnajn bazojn de tradukado de naciecaj lingvoj parolaj kaj skribaj kaj trejnos laborantojn de tradukaj establaĵoj pri naciecaj lingvoj parolaj kaj skribaj en naciecaj regionoj. Cetere en iuj loĝejoj de naciminoritatoj, Ĉinio establos demonstrejojn de "dulingva" medio de naciminoritatoj, akcelos harmonian evoluadon de komuna parollingvo kaj lokaj naciminoritataj lingvoj kaj kreos bonan medion por heredado kaj evoluado de naciecaj lingvoj parolaj kaj skribaj.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040