La 31-an de majo, proparolanto de ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj Jiang Yu deklaris en Pekino, ke ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao ĉeestos al la dialoga konferenco inter Grupo 8 kaj gvidantoj de evoluantaj landoj okazonta de la 6-a ĝis la 10-a de junio en Germanio. Li ankaŭ faros ŝtatan viziton al Svedio. |