La 4-an de junio, asistanto de ĉina ministro pri eksteraj aferoj Cui Tiankai esprimis en Pekino, ke la temo de dialoga konferenco inter Grupo 8 kaj gvidantoj de evoluantaj landoj estas pri gravaj problemoj en internaciaj aferoj.
Cui Tiankai diris, ke laŭ propono de gastlando Germanio, en ĉi-foja dialoga konferenco oni ĉefe diskutos pri monda ekonomio, investo kaj socia respondeco, kreado kaj protektado de intelekta proprieto kaj klimata ŝanĝiĝo. Li diris, ke tiuj temoj rilatas al sana, stabila, akordiga kaj kontinuigebla disvolviĝo de monda ekonomio. Tio bezonas komunan kunlaboron de evoluintaj kaj evoluantaj landoj. |