La 6-an de junio antaŭ Pinta Kunveno de la Grupo 8 en Heiligendamm, Germanio, usona prezidento Bush diris, ke Usono ne cedos rilate al sia starpunkto kontraŭ la normoj pri deviga redukto de la ellaso de forceja gaso.
Li diris, ke Usono invitos pli ol 10 landojn, kiuj plej multe ellasas forcejan gason, al serio da kunvenoj okazontaj de aŭtuno, kaj klopodos kune kun ili ellabori longdaŭran celon pri la ellaso de forceja gaso antaŭ la fino de 2008.
Rilate al la timo de iuj eŭropaj landoj, ke usonaj koncernaj planoj malfortigos intertrakton pri klimata ŝanĝiĝo, gvidatan de Unuiĝintaj Nacioj, Bush esprimis, ke usonaj planoj fandiĝos en la framon de UN. Li diris, ke Usono povos ludi la rolon de la ponto al solvo, serĉata de diversaj flankoj. |