La 7-an de junio, ĉeestante al la Pinta Kunveno de la Grupo 8 en la germana urbeto Heiligendamm, rusa prezidento Putin diris, ke Rusio ne oponos usonan ŝanĝiĝon nek direktos misilojn al Eŭropo, se Usono lokos kontraŭmisilan sistemon en Azerbajĝano anstataŭ en Pollando kaj Ĉeĥio.
Tiutage Putin renkontiĝis kun Bush. Poste li diris al raportistoj, ke se Usono translokos la kontraŭmisilan sistemon al Azerbajĝano, tio reduktos la rusan timon. Li rimarkigis, ke se kontraŭmisila sistemo estos instalata en Azerbajĝano, ĝi kovros la tutan Eŭropon kaj povos pli bone rezisti kontraŭ minaco de iranaj misiloj. Li proponis, ke Usono instalu kontraŭmisilan sistemon proksime al la radara stacio Gabala, luprenita de Rusio en la norda parto de Azerbajĝano. |