En la 7-a de junio, la Pinta Konferenco de Grupo 8 publikigis komunan deklaron, resumis multajn atingojn akiritajn en la sama tago sub la sinteza temo pri kresko kaj respondeco de monda ekonomio.
En la deklaro, gvidantoj de la 8 landoj esprimis, ke ili konsentas serioze konsideri la proponon, prezentita de Eŭropa Unio, Kanado, Japanio kaj aliaj flankoj pri tio, ke ĝis la jaro 2050, elpuŝa kvanto de tutmonda varmĉambra gaso reduktiĝu je 50%, kompare kun la jaro 1990, kaj esperas, ke la landoj, kiuj grande elpuŝas la varmĉambran gaso, klopodu pri tio.
La deklaro diris ankaŭ, ke la Grupo 8 klopodos plifortigi socian respondecon kaj mediprotektan opinion de diverslandaj entreprenoj kaj translandaj korporacioj; penos krei internacian ekonomian kaj politikan staton por kuraĝigi kaj protekti kreadon; plifortigos leĝplenuman kunlaboron de doganoj kaj leĝplenumaj institucioj de la membrolandoj de Grupo 8 en protektado de intelekta proprieto; kaj klopode plifortigos travideblacon de internacia krudaĵa livero, kaj tiel plu. |