La 21-an kaj la 22-an de junio, registaro de la ĉina Hongkong-a Speciala Administra Regiono okazigos serion da aktivadoj memore al la 10-jariĝo de reveno de Hongkong al la patrolando en la urbo Chengdu de la provinco Sichuan.
Laŭ informo el agentejo de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono en la urbo Chengdu, la agentejo invitos koncernajn gvidantojn kaj honorindajn gastojn el diversaj provincoj partopreni en tiu serio da memoraj aktivadoj, kiuj konsistas el simpozio, ekspozicio de fotoj, literatur-arta prezentado, bankedo ktp.
|