china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Hu Jintao prezentis rimedojn aplikitajn de Ĉinio por redukti ellason de forceja gaso
(GMT+08:00) 2007-06-09 16:26:13

La 8-an de junio en la germana urbeto Heiligendamm, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao ĉeestis al la dialoga kunveno inter la Grupo 8 kaj gvidantoj de evoluantaj landoj kaj faris parolon. Li prezentis politikojn kaj rimedojn, aplikitajn de Ĉinio por redukti ellason de forceja gaso, kaj eksplikis politikon kaj proponon de la ĉina registaro rilate al klimata ŝanĝiĝo.

Hu Jintao diris, ke nun en Ĉinio la averaĝa ellasa kvanto de karbona dioksido atingis nur malpli ol trionon de tiu de evoluintaj landoj, tamen la ĉina registaro aplikas serion da politikoj kaj rimedoj por redukti ellason de forceja gaso. Tiuj ĉi rimedoj estas altigi efikon en uzado de energio, disvolvi malaltkarban kaj regenereblan energiojn, intensigi protektadon de ekologia medio, kaj praktiki naskolimigon. Hu Jintao emfazis, ke la ĉina registaro elfaris kaj publikigis Ŝtatan Planon Respondan al Klimata Ŝanĝiĝo, kaj zorge praktikos ĝin.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040