china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Putin proponis al Usono loki misilo-interkaptan instalaĵon en Turkio
(GMT+08:00) 2007-06-09 16:28:08

La 8-an de junio en la germana urbeto Heiligendamm, rusa prezidento Putin diris, ke Usono devas konsideri loki misilo-interkaptan instalaĵon en Turkio aŭ Irako kaj eĉ sur mara platformo anstataŭ en Pollando.

Tiutage en gazetara konferenco post la Pinta Kunveno de la Grupo 8, Putin diris, ke Rusio opinias, ke la misilo-interkapta instalaĵo devas esti lokata nur kiam oni rimarkos, ke Irano planas provpafi misilon kun la pafdistanco de 4 500 ĝis 5 000 kilometroj.

La 7-an de junio, Putin proponis al Bush, ke Usono transloku al Azerbajĝano la radaran sistemon de la kontraŭmisila sistemo, kiun Usono planas loki en orienteŭropaj landoj. Rusio ne serĉos direkti siajn misilojn al Eŭropo, se Usono konsentos tiun ĉi proponon.

La 8-an en Bruselo, Jaap de Hoop Scheffer, ĝenerala sekretario de NATO sobre respondis al la rusa propono. Li diris, ke estas ankoraŭ tro frue por juĝi tion.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040