china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Hu Jintao intervidiĝis kun ŝtatgvidantoj ĉeestantaj al dialoga kunveno
(GMT+08:00) 2007-06-09 16:31:19

La 8-an de junio en la germana urbeto Heiligendamm, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao intervidiĝis respektive kun gvidantoj de Usono, Rusio, Japanio, Germanio, Francio, Italio kaj Kanado, ĉeestantaj al la dialoga kunveno inter la Grupo 8 kaj gvidantoj de evoluantaj landoj. Li interŝanĝis kun ili opiniojn rilate al internaciaj kaj regionaj problemoj, kune zorgataj.

Intervidiĝante kun usona prezidento Bush, Hu Jintao elmetis 5 proponojn rilate al disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono: unue, la du landoj kulturu plu strategian interfidon, objektive kaj juste rigardu evoluon kaj ĝuste konu strategian intencon, unu al la alia; due, oni bone traktu la taiwan-an problemon, kaj kune protektu la pacon kaj stabilecon de la markolo Taiwan kaj komunajn strategiajn interesojn de la du landoj; trie, oni devas objektive rigardi problemojn aperintajn en rapida disvolvo de la komerca kunlaboro inter la du landoj, kaj per egalrajteca dialogo kaj interkonsiliĝo bone trakti komercan konflikton por eviti politikiĝon de komercaj problemoj; kvare, la du landoj plivastigu kunlaboron en energio, mediprotekto, klimata ŝanĝiĝo kaj aliaj kampoj; kvine, la du landoj plifortigu interkonsiliĝon kaj kunakordigon rilate al gravaj internaciaj kaj regionaj problemoj.

Bush esprimis, ke ĉina-usona strategia ekonomia dialogo estas la ĉefa maniero por bone solvi la komercan konflikton inter la du landoj, kaj oni devas tion daŭrigi.

Intervidiĝante kun rusa prezidento Putin, Hu Jintao diris, ke marte la du landoj kune konfirmis principon kaj direkton por la disvolvo de la ĉina-rusa strategia partnereco en la venontaj 10 jaroj, tio havas gravan signifon por dislvolvo de la dulandaj rilatoj.

Putin diris, ke Rusio alte atentas la rilatojn kun Ĉinio, kaj volas klopodi kune kun Ĉinio por efektivigi komunan konon de la du landoj.

Intervidiĝante kun japana ĉefministro Abe Shinzo, Hu Jintao diris, ke la du landoj devas direkti disvolvon de la rilatoj konsiderante strategian gravecon, kaj senlace klopodi por la paca kunekzisto kaj longdaŭra amikeco de la du popoloj kaj reciprokutila kunlaboro inter la du landoj.

Abe Shinzo diris, ke Japanio volas preni la 35-an detrevenon de la normaliĝo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj kiel la ŝanĉon por antaŭenpuŝi la dulandajn rilatojn al strategia reciprokutileco; Japanio observos plu principon de la Ĉina-Japana Komuna Deklaro kaj bone solvos historian kaj taiwan-an problemojn.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040