china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Hu Jintao komencis viziton al Svedio
(GMT+08:00) 2007-06-09 16:33:28

Vespere de la 8-a de junio, laŭ la loka tempo, invitite de la sveda reĝo Carl 16-a Gustaf, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao atingis Stokholmon kaj komencis ŝtataferan viziton al Svedio. Tio estas la unuafoja vizito de ĉina ŝtatestro al Svedio depost la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Atinginte Stokholmon, Hu Jintao faris skriban parolon en flughaveno. Li diris, ke amikeco inter la ĉina kaj sveda popoloj havas tre longan historion; de la lastaj jaroj politika interfido de la du landoj senĉese intensiĝas, komerca kunlaboro fruktodonas, interfluo kaj kunlaboro en diversaj kampoj plioftiĝas; Ĉinio alte atentas disvolvi la rilatojn kun Svedio, kaj volas klopodi kune kun Svedio por krei novan situacion de la rilatoj inter la du landoj.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040