china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Finiĝis Pinta Kunveno de Grupo 8
(GMT+08:00) 2007-06-09 16:34:23

La 8-an de junio en la germana urbeto Heiligendamm finiĝis la Pinta Kunveno de la Grupo 8 post la daŭro en 3 tagoj. En la kunveno oni faris diskuton kaj publikigis deklaron rilate al fokusaj problemoj de la mondo.

Tiutage rilate al la irana nuklea problemo la kunveno publikigis deklaron, ke la Grupo 8 aplikos pli severajn rimedojn al Irano, se ĝi ne kompromisos rilate al la nuklea problemo. La deklaro diras ankaŭ, ke la rilatoj inter la Grupo 8 kaj Irano havos novan paĝon en diversaj kampoj, se Irano povos kredigi la internacian socion, ke ĝi disvolvas la nuklean planon por paca celo.

Rilate al la darfura problemo, la kunveno postulis, ke la sudana registaro konsentu garnizonadon de pacprotektaj trupoj de UN kaj Afrika Unio. Krome la kunveno ankaŭ apelaciis al membroj de la Monda Komerca Organizo rapide fini stagnon de la dohaa intertraktado.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040