En la 9-a de junio en Stokholmo, sveda reĝo Carl la 16-a Gustaf intervidiĝis kun ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao, kiu nun faras ŝtataferan viziton en Svedio. La du flankoj faris intiman kaj amikecan interparolon pri la duflankaj rilatoj.
Hu Jintao esprimis, ke de la 57 jaroj post la establo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Svedio, la duflankaj rilatoj stabile evoluas. Politika reciproka konfido de la du landoj senĉese plifortiĝas, la du flankoj povas teni intiman konversacion kaj akordon en internaciaj aferoj, ekonomia kaj komerca kunlaboro akiras frukton, pliintimigas interŝanĝon kaj kunlaboron en scienco, tekniko, kulturo, edukado, mediaprotekto kaj aliaj kampoj. Li diris, ke Ĉinio volontas antaŭenpuŝi senĉesan marŝon de amikecaj rilatoj inter la du landoj sur bazo de reciproka respekto, egaleco kajreciptoka utilo. |