La 12-an de junio en Hongkong, Lu Xinhua, komisaro, sendita de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj al Hongkong-a Speciala Administra Regiono, diris, ke tenado de longdaŭraj prospero kaj stabileco de Hongkong konformas ne nur al la tutecaj interesoj de Ĉinio kaj radikaj interesoj de Hongkong, sed ankaŭ al interesoj de la internacia socio, aparte al tiuj de internaciaj investantoj en Hongkong.
Ĉeestante al koktela akcepto en klubo de fremdlandaj ĵurnalistoj en Hongkong, Lu Xinhua diris, ke de 10 jaroj post la reveno al patrujo, Hongkong tenas prosperon kaj stabilecon, la popola vivo pliboniĝas, kaj la socio harmonias; kunlaboro kaj interŝanĝo inter Hongkong kaj la ĉeftero en diversaj kampoj senĉese profundiĝas, kaj Hongkong tenas vastan komercan kontakton kun diversaj landoj. |