La 18-an de junio en la ĉefstabejo de Afrika Unio, prezidanto de la komitato de Afrika Unio Alpha Oumar Konare diris, ke la internacia socio devas koncentri forton por praktiki diversajn interkonsentojn atingitajn de diversaj flankoj por solvi la darfuran problemon kaj antaŭenpuŝi politikan solvon de tiu problemo.
Interparolante kun alvizitanta speciala delegito de la ĉina registaro pri la darfura problemo Liu Guijin, Konare diris, ke kiam la darfura problemo akiras pozitivan progreson, oni ne devas plue doni premon al la sudana registaro. La internacia socio devas forte praktiki koncernajn interkonsentojn kaj stimuli la sudanan registaron kunlabori kun la internacia socio.
Liu Guijin esprimis, ke post dialogo kaj interkonsiliĝo kun la Afrika Unio kaj UN, la sudana registaro proklamis akcepti dispozicion de miksa pacprotekta trupo de UN kaj Afrika Unio en la darfura regiono, Ĉinio esprimas bonvenigon al tio. La ĉina flanko pluapaŝe subtenos klopodon de la Afrika Unio kaj antaŭenpuŝos taŭgan solvon de la darfura problemo kiel eble plej frue. |