china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Internacia simpozio pri Baza Leĝo en Hongkong
(GMT+08:00) 2007-06-23 16:07:53

La 22-an de junio en Hongkong okazis internacia simpozio pri la Baza Leĝo, celebra al la 10-a datreveno de la hongkong-a reveno al la patrujo. Al la simpozio ĉeestis pli ol 100 famaj juristoj el la ĉina ĉeftero, Hongkong, Aomen kaj aliaj eksterlandaj regionoj. Ili retrorigardis praktikadon de la Baza Leĝo dum la pasintaj 10 jaroj en Hongkong, kaj antaŭvidis defion, al kiu eble frontos Hongkong.

En la simpozio sinjorino Liang Aishi, vicdirektoro de la Komisiono de Baza Leĝo de Hongkong-a Speciala Administra Regiono sub la Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso kaj, faris parolon. Ŝi diris, ke la granda koncepto pri unu lando kun du soci-sistemoj, elmetita de Deng Xiaoping, realigis la hongkong-an revenon al la patrujo, tio montris grandan politikan saĝecon kaj indulgema spiriton de la ĉina popolo; skizado kaj elfaro de la Baza Leĝo desegnis belan bildon por la hongkong-a sukcesa reveno, tamen la hongkong-a socio devas pli profunde koni la Bazan Leĝon por garantii ĝian praktikadon.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040