china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto)Hu Jintao subskribis ordonon por premii trupon en Hongkong
(GMT+08:00) 2007-06-24 18:49:55

Prezidanto de la Centra Milita Komitato de la Ĉina Popola Respubliko Hu Jintao lastatempe subskribis ordonon por doni laŭdon kaj premion al la trupo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo, garnizonanta en Hongkong.

La ordono diras, ke de la lastaj dek jaroj, la trupo garnizonanta en Hongkong, respektas la registaron de la Speciala Regiono, amas hongkong-anojn, aktive partoprenas en sociaj bonstatigaj aktivadoj, memkonscie protektas la laŭleĝajn interesojn de la publiko, kaj pro ĉio ĉi tio pliigas la interkomprenon kaj fidon inter la trupo kaj la hongkong-a socio kaj faras elstaran konstribuon al prospero kaj stabileco de Hongkong.

La ordono emfazas, ke la trupo portas la sanktan devon protekti la ŝtatajn suverenecon kaj unuecon, teritorian integrecon kaj hongkong-an sekurecon. La trupo garnizonanta en Hongkong devas plensukcese plenumi diversajn taskojn kun defendado kiel centro, esti modelo en praktikado de la orientilo "Unu lando kun du socisistemoj" kaj en subtenado al la registaro de la Speciala Regiono en ĝia laŭleĝa administrado, en observado de leĝo kaj disciplino kaj amo al Hongkong kaj hongkong-anoj kaj klopodi por liveri fortan sekurecan garantion al la longedaŭraj prospero kaj stabileco de Hongkong.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040