china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Sukcesa praktikado de principo pri Unu Lando kun Du Soci-Sistemoj akcelos procezon de paca reunuigo de Ĉinio
(GMT+08:00) 2007-06-27 16:26:14

La 27-an de junio, proparolanto de Oficejo pri Taiwan-aj Aferoj de ĉina Ŝtata Konsilantaro Yang Yi esprimis, ke sekve de sukcesa praktikado de la principo pri Unu Lando kun Du Soci-Sistemoj en Hongkongo, pli kaj pli da samlandanoj en Taiwan scias, komprenas kaj konsentas la principon. Tio akcelos la procezon de paca reunuigo de Ĉinio.

Yang Yi diris en gazetara konferenco okazinta en Pekino, ke en 10 jaroj post reveno, Hongkongo insistas la principon pri Unu Lando kun Du Soci-Sistemoj kaj altan aŭtonomecon. Senĉese solidiĝas kaj disvolviĝas la situacio de prospero kaj stabileco de Hongkongo. Hongkongo gajnis monde atentan sukceson. Samtempe Hongkongo daŭre ludas la pontan rolon inter la du bordoj. Ĉiujare preskaŭ 3 milionoj da taiwananoj venas al ĉeftero pere de Hongkongo, la jara komerca sumo inter la du bordoj superas 10 miliardojn da usonaj dolaroj.

Yang Yi esprimis, ke li kredas, ke la registaro de Hongkonga Speciala Administra Regiono pluapaŝe akcelos la disvolviĝon de rilatoj inter Hongkongo kaj Taiwan laŭ koncernaj starpunkto kaj politiko.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040