china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto) Hu Jintao: Hongkong estos pli bela
(GMT+08:00) 2007-06-28 12:08:33

Vespere de la 27-a de junio en Pekino ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao vizitis ekspozicion celebran por la 10-jariĝo de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono. Li esperis, ke la registaro de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono kaj hongkong-aj popolanoj kune klopodos konstrui Hongkong-on pli bela.

Akompanate de Zeng Yinquan, administra ĉefo de la registaro de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono, Hu Jintao kaj aliaj ŝtataj gvidantoj vizitis la ekspozicion. Hu Jintao diris, ke de 10 jaroj Hongkong praktikas la politikon de unu lando kun du soci-sistemoj, tamen la antaŭaj socia kaj ekonomia sistemoj kaj vivmaniero ne ŝanĝiĝis, kaj ankaŭ la pozicio de Hongkong kiel libera haveno kaj internacia financa, komerca kaj naviga centro ne ŝanĝiĝis; samtempe hongkong-aj popolanoj vere mastras Hongkong-on; nun hongkong-a ekonomio estas pli prospera, la vivo de hongkong-aj popolanoj senĉese pliboniĝas, demokratio progresas, kaj kontakto kun la ĉina landinterno estas pli kompakta; Hongkong montras sin tre vigla.

En la 29-a de junio Hu Jintao vizitos Hongkong-on por ĉeesti al celebrado pri la 10-a datreveno de la hongkong-a reveno al la patrujo kaj ceremonio por la enoficiĝo de la tria registaro de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040