Ĝis la 28-a de junio, la atomenergia centralo Dayawan, finkonstruita en 1994 kaj situanta ĉe la ĉina Suda Maro, progresive transmisiis al Hongkong elektroenergion je 120 miliardoj da kilovatthoroj.
La atomenergia centralo Dayawan estas ĉina unua grandskala komerca atomenergia centralo. 70% de ĝia elektroenergio estas transmisiata al Hongkong, 30% al Guangdong.
En la lastaj 13 jaroj post finkonstruiĝo, la centralo estis sekure kaj stabile funkcianta kaj donis bonan efikon de mediprotektado. |