Antaŭtagmeze de la 30-a de junio en loĝata hotelo Hu Jintao intervidiĝis kun Dong Jianhua, vicprezidanto de la Tutlanda Komitato de la ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco.
Hu Jintao diris, ke sinjoro Dong Jianhua estas la unua administra ĉefo de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono, kaj laboris dum ĉirkaŭ 8 jaroj sur tiu ĉi posteno; li faris grandan nombron da iniciativaj laboroj por la sukcesa praktikado de la politiko "unu lando kun du soci-sistemoj" en Hongkong; ni ŝuldas la bonan situacion de Hongkong al bazaj laboroj, faritaj de sinjoro Dong Jianhua en la servodaŭro. |