china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto)Hu Jintao intervidiĝis kun Zeng Yinquan
(GMT+08:00) 2007-06-30 16:31:35

La 29-an de junio en Hongkong, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao intervidiĝis kun Zeng Yinquan, la administra ĉefo de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono. Hu Jintao esperis, ke la administra ĉefo kaj la registaro de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono klopodos plu por disvolvi ekonomion kaj plibonigi la vivnivelon de hongkong-anoj kaj antaŭenpuŝi diversajn aferojn de Hongkong.

Hu Jintao diris, ke de la lastaj jaroj hongkong-a ekonomio daŭre kreskas, kaj li multe ĝojas pro la rimrkinda atingo kaj bela perspektivo de Hongkong.

Hu Jintao esprimis, ke la centra registaro senŝanceliĝe persistos en la principo de "unu lando kun du soci-sistemo", "regado de Hongkong fare de hongkong-anoj" kaj la alta aŭtonomeco, rigore plenumos la bazan leĝon de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono, same kiel antaŭe tutforte subtenos plu leĝan regadon de la administra ĉefo kaj la registaro de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono, kaj klopodos por akceli longdaŭrajn prosperon kaj stabilecon de Hongkong.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040