La 29-an de junio en Pekino, tuj post kiam Ĉinio lanĉis la Leĝon pri Labora Kontrakto, koncerna respondeculo de la ĉina leĝdona institucio diris al en- kaj ekster-landaj amaskomunikiloj, ke tiu ĉi leĝo ne ĝonas investadon de eskterkapitalaj entreprenoj en Ĉinio, nek pliigos laboran koston de entreprenoj, kiuj ne atencas rajtojn de laborantoj.
Protekti rajtojn kaj interesojn de laborantoj estas la kerna celo de tiu ĉi leĝo. Pro la aldono de kondiĉoj protektantaj laborantojn, dum la leĝdonado iuj entreprenoj timis, ke la laborkosto pliiĝos pro praktikado de tiu ĉi leĝo. |