china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto)Publika opinio de Hongkong kaj Aomen pozitive taksis atingojn de Hongkong en dek jaroj
(GMT+08:00) 2007-07-01 17:13:13

En la 1-a de julio, diversaj gravaj ĵurnaloj de Hongkong kaj Aomen per multaj paĝoj raportis pri tio, ke ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao partoprenis en diversaj aktivadoj celebre al la dekjariĝo de reveno de Hongkong al la patrolando kaj diversrondaj hongkong-anoj varme celebris tiun jubileon. Laŭ publika opinio, Hongkong kaj la landinterna loko de Ĉinio kune skribis la brilan ĉapitron sur la re-prosperiga historio de la ĉina nacio kaj la monda historio.

En sia ĉefartikolo, la hongkong-a ĵurnalo Wenhui Bao diras, ke de la dek jaroj, la orientiloj "unu lando kun du socisistemoj", "administrado de Hongkong fare de hongkong-anoj" kaj "alta aŭtonomeco" estis praktikataj, pro tio la prospero estas tenata. La centra registaro garantias la hongkong-an socion funkcii laŭ la Baza Leĝo.

En sia komento, la hongkong-a ĵurnalo Dagong Bao diras, ke sen subteno de la potenca patrolando, la Hongkong-a Speciala Administra Regiono ne povas konkeri malfacilojn kaj atakojn, nek havi la senprecedence prosperan, stabilan kaj harmonian situacion.

En la sama tago, ankaŭ la aomen-a ĵurnalo Aomen Ribao kaj aliaj gravaj ĵurnaloj de Aomen multe raportis pri korelativaj aktivadoj pri la dekjariĝo de reveno de Hongkong al la patrolando kaj faris altan takson al sukcesa praktikado de la orientilo "unu lando kun du socisistemoj".

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040