china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Hu Jintao intervidiĝis kun diversrondaj reprezentantoj
(GMT+08:00) 2007-07-01 17:17:00
Posttagmeze de la 30-a de junio en Hongkong, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao intime intervidiĝis kun reprezentantoj de diversaj rondoj de Hongkong, kaj faris gravan parolon.

Hu Jintao diris, ke en la pasintaj dek jaroj, Hongkong iris eksterordinaran vojon. Vizaĝe al la azia financa krizo kaj sarsa epidemio, la registaro de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono kaj diversrondaj personoj de Hongkong solidarece konkeris la malfacilojn kaj montris la bonan karakteron de penema luktado kaj fleksebla traktado al diversaj eventoj. La centra registaro subtenas al la registaro de la speciala administra regiono fari laŭleĝan administradon, alprenis serion da politikoj kaj rimedoj por impulsi la ekonomian evoluadon de Hongkong, kaj akiris bonan efikon. Praktikado pruvis, ke kondiĉe de efektivigo de la orientilo "unu lando kun du socisistemoj", Hongkong povas teni originalajn trajton kaj superecon, samtempe ricevi pli fortan subtenon de landinterno de la patrolando. Hongkong certe havas ankoraŭ pli belan perspektivon, kaj hongkong-aj samlandanoj posedas saĝon kaj kapablon por bone administri kaj konstrui Hongkong.

Vespere de la sama tago, okazis en Hongkong grandskala amuza aktivado celebre al la 10-jariĝo de la reveno de Hongkong al la patrolando. Hu Jintao kaj aliaj personoj spektis la prezentadon.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040