La 1-an de julio, la ĉina ĵurnalo Renmin Ribao publikigis ĉefartikolon celebre al la dekjariĝo de reveno de Hongkong al la patrolando.
La ĉefartikolo diras, ke la pasintaj dek jaroj post la reveno de Hongkong al la patrolando estis la dek jaroj, en kiuj la orientilo "unu lando kun du socisistemoj" transformiĝis de scienca projekto en la vivecan realaĵon, efektiviĝis "administrado de Hongkong fare de hongkong-anoj" kaj "alta aŭtonomeco en Hongkong", kaj Hongkong ankoraŭ tenis siajn prosperon kaj stabilecon. La praktikado pruvis, ke la orientilo "unu lando kun du socisistemoj" estas efektivigebla. En la nuna Hongkong, kun la unueca suvereneco de la Ĉina Popola Respubliko, la antaŭaj socia kaj ekonomia sistemo kaj vivnivelo ne ŝanĝiĝis, ankaŭ leĝoj fundamente restas senŝanĝaj. La hongkong-anoj laŭleĝe ĝuas vastajn liberajn kaj demokratiajn rajtojn, ankaŭ interesoj de eksteraj investantoj en Hongkong estas efike protektataj. Hongkong daŭre tenas la pozicion de libera haveno kaj internacia centro financa, komerca kaj navigacia, kaj estas konata de la tuta mondo kiel unu el la plej liberaj kaj malfermaj ekonomiaj komunumoj kun la plej vigla disvolva povo.
|