china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto) Solene okazis ceremonio celebra al dekjariĝo de reveno de HK al patrolando
(GMT+08:00) 2007-07-01 17:29:56

En la 1-a de julio en hongkong-a centro por kunveno kaj ekspozicio, solene okazis ceremonio celebra al dekjariĝo de reveno de Hongkong al patrolando kaj enoficiĝa ceremonio de la 3-sesia registaro de Hongkong-a Speciala Administra Regiono.

Ĝenerala sekretario de centra komitato de Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto kaj prezidanto de centra militafera komisiono Hu Jintao ĉeestis al la ceremonio kaj faris gravan parolon.

Hu Jintao montris, ke se personoj el hongkong-aj diversaj rondoj ĉiam prenas kompletajn kaj longdaŭrajn interesojn de Hongkong kiel la ĉefan celon, rigardas ŝtatajn interesojn kiel la gravan, racie faras interfluon, serĉas komunaĵojn dum rezervo de diferencoj, ili certe senĉese akcelas ekonomian kaj socian disvolviĝon kaj kune ĝuos frukton de la disvolviĝo.

Hu Jintao reasertis, ke la ĉina centra registaro plue senŝanceliĝe efektivigos kaj praktikos orientilojn pri "unu lando kun du socisistemoj", "regado de Hongkong fare de hongkong-anoj" kaj "alta aŭtonomeco", serioze agados laŭ baza leĝo de Hongkong-a Speciala Administra Regiono, tutforte subtenos laŭleĝan plenumadon de administra ĉefo kaj registaro de la speciala administra regiono, tutforte subtenos hongkong-an ekonomian evoluon, plibonigon de la popola vivo kaj demokratian antaŭenpuŝon, kaj tutforte akcelos interfluon kaj kunlaboron inter la ĉina interna loko kaj Hongkong kaj aktive subtenos kontakton de la speciala administra regiono kun la ekstera mondo.

En tiutaga ceremonio, administra ĉefo sinjoro Zeng Yinquan kaj ĉefaj oficistoj de la 3-sesia registaro kaj membroj de administra asembleo de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono respektive ĵuris enoficiĝon.

 

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040