china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Forumo de gvidantoj por junuloj de Shenzhen kaj Hongkong
(GMT+08:00) 2007-07-02 09:28:37
Okaze de la 10-a datreveno de reveno de Hongkong al la patrolando, la 1-an de julio, pli ol 200 junulaj gvidantoj el Shenzhen kaj Hongkong kolektiĝis kadre de "Forumo de junulaj gvidantoj de Shenzhen kaj Hongkong".

Membro de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj ĝenerala direktoro de Hongkong-a Junula Asocio Wang Yiming diris en la forumo, ke koncerna fako lastatempe faris grandskalan enketadon al junuloj kaj knaboj de Hongkong. Laŭ la rezulto, 60% ĝis 70% de la enketitoj diris, ke en la lastaj dek jaroj post la reveno de Hongkong, ili plimulte konis la landon. 40% de la enketitoj diris, ke post interfluo en landinterno ilia devokonscio pri Hongkong pliiĝas.

Membro de la Konstanta Komitato de la Ĉina Junula Federacio Zhang Yichen diris, ke antaŭ dek jaroj Hongkong estis nur regiona financa centro kaj estis absolute ne komparebla kun Nov-Jorko kaj Londono. Tamen hodiaŭ, tio jam ne estas problemo. Multaj ĉinoj fieras pro la grandegaj ekonomiaj atingoj de Hongkong en la lastaj dek jaroj.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040