china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Internacia socio donis altan takson al 10-jariĝo de hongkong-a reveno al Ĉinio
(GMT+08:00) 2007-07-02 09:40:20

La 1-an de julio, okaze de la 10-jariĝo de la replenumo de suvereneco super Hongkong fare de la ĉina registaro, la internacia socio donis altan takson al la ŝanĝiĝo de Hongkong en la pasintaj 10 jaroj.

Tiutage brita eksterafera ministro David Miliband publikigis deklaron, ke Hongkong estas unu el la plej grandaj urboj en la 21-a jarcento kaj akiris rimarkindan sukceson en la pasintaj 10 jaroj. La deklaro diras, ke Hongkong efektivigas la politikon "unu lando kun du soci-sistemoj" kaj marŝas al pli bela estonteco.

La hinda ĵurnalo Hindu raportis, ke pro praktikado de "unu lando kun du soci-sistemoj", nun pli kaj pli multe da hongkong-anoj partoprenas en politiko, hongkong-a politika reformado iras, kaj hongkong-a ekonomio rimarkinde disvolviĝas.

La japana ĵurnalo Yomiuri Shinbun aperigis artikolon. La artikolo diras, ke de la 10 jaroj post la reveno al Ĉinio, Hongkong servas kiel la pontkapa bastiono kondukanta Ĉinion al la mondo kaj ankaŭ kiel eksperimenta kampo de ĉinaj entreprenoj al la ekstero.

La 30-a de junio ankaŭ la brita ĵurnalo Ekonomikisto kaj la germana ĵurnalo Frankfurta Allgemeine Zeitung alte taksis la 10-jariĝon de la hongkong-a reveno al Ĉinio.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040