china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto)Ĉinaj ambasadorejoj, ĉindevenuloj kaj elmigrintaj ĉinoj celebras dekjariĝon de reveno de Hongkong al patrolando
(GMT+08:00) 2007-07-02 15:57:12

De la lastaj tagoj, ĉinaj ambasadorejoj en Svedio kaj Singapuro kaj ankaŭ ĉindevenuloj kaj elmigrintaj ĉinoj en Usono kaj Togolando unu post alia okazigas aktivadojn celebre al la dekjariĝo de reveno de Hongkong al la patrolando.

La 1-an de julio, ĉina ambasadorejo en Svedio okazigis kunsidon celebre al la dekjariĝo de reveno de Hongkong al la patrolando. Ĉina ambasadoro Lu Fengding diris, ke de la dek jaroj post reveno de Hongkong al Ĉinio, stabilas ĝia socio kaj ankoraŭ pli prosperas ĝia ekonomio, tio plene pruvis, ke la orientilo "unu lando kun du socisistemoj" estas tute ĝusta. La ekspozicio de fotoj aranĝita de la ĉina ambasadorejo en Svedio manifestas la nunan fizionomion de Hongkong en diversaj flankoj.

La 30-an de junio, en Singapuro inaŭguriĝis la ekspozicio kun la titolo "Hongkong, ĉarma metropolo – Memore al Dekjariĝo de Reveno" kune aranĝita de la ĉina Ministerio pri Kulturo kaj la ĉina ambasadorejo en Singapuro. La 30-an de junio, en Nov-Jorko, societoj de usonaj ĉindevenuloj faris literatur-artan prezentadon celebre al la dekjara jubileo de Hongkong. La 1-an de julio en Lomo, elmigrintaj ĉinoj kaj ĉindevenuloj en Togolando okazigis mitingon kaj varme celebris la dekjariĝon de reveno de Hongkong al la patrolando.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040