La 4-an de julio la ĉina Ŝtata Spaciala Administracio anoncis, ke Ĉinio lanĉos la novan telekomunikan sateliton Sino 6 B en la proksimaj venontaj tagoj.
Tiu ĉi satelito kaj la transporta raketo Changzheng 3 B jam estas transportitaj al la ĉina Xichang-a Satelit-Lanĉa Centro, kaj diversaj preparoj estas plejparte pretaj.
Tiu ĉi satelito estas farita de franca kompanio, kaj laŭ la projekto dum 15 jaroj ĝi liveros bonkvalitan servon al telesendo de brodkastaj kaj televidaj programeroj. |