Lastatempe, "Niĝeria telekomunika satelito n. 1" estis sukcese transdonata al la kliento. Ĝenerala projektisto kaj komandanto de la satelito sinjoro Zhou Zhicheng diris intervjuate en Pekino, ke tio markas la unuan sukcesan eksporton de la tuta satelito de Ĉinio kaj ankaŭ gravan progresadon de la ĉina afero de telekomunika kaj radia satelito sur la vojo de memdecido kaj kreado.
Li diris, ke rilate al la "Niĝeria telekomunika satelito n. 1" ni konkeris plurajn ŝlosilajn teknikojn, alprenis novan reg-teknikon pri pozo kaj orbito, altigis la fidindecon de projekta kaj eksperimenta tekniko kaj atingis internacie avangardan nivelon. |