china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Inaŭguriĝis internacia konferenco pri darfura problemo de Sudano
(GMT+08:00) 2007-07-16 09:10:46

La 15-an de julio, inaŭguriĝis la internacia konferenco pri darfura problemo de Sudano en Tripolo, la ĉefurbo de Libio. En la konferenco oni ĉefe unuecigos proponojn de ĉiuj flankoj kaj reakordigos iliajn starpunktojn por restarigi pacan intertraktadon kaj politikan procezon pri Darfuro.

Speciala sendito de ĝenerala sekretario de UN Jan Eliasson apelaciis en la inaŭguro, ke koncernaj flankoj de Darfuro devas fortigi kunlaboron kaj malfermi novan paĝon por restarigi la intertraktadon. Li diris, ke estas mature restarigi la intertraktadon. En la venonta periodo, ĉiuj flankoj faros rektan intertraktadon. Eliasson samtempe urĝis, ke ĉiuj flankoj portu la respondecon pri sekureco, stabileco kaj disvolviĝo de tiu regiono.

En la parolado Speciala sendito de Afrika Unio Salim Ahmed Salim aprobis la penadon de ĉiuj flankoj por restarigi la intertraktadon kaj apelaciis, ke ĉiuj konstraŭregistaraj organizoj plirapide faru intertraktadon kun la registaro por solvi la darfuran problemon.

Delegaciestro de la sudana registaro kaj ministro pri eksteraj aferoj Al Sammani Al Wasila esprimis en la parolado, ke la sudana registaro insiste kredas, ke oni ne povas solvi la darfuran problemon per milita rimedo. Oni realigos sekurecon kaj stabilecon de la regiono nur per paca rimedo.

En la konferenco vicministro de libia Ministerio pri Eksteraj Aferoj respondecanta pri afrikaj aferoj Ali Al-Traiki esprimis plaŭdon pri la penado de la sudana registaro por pace solvi la darfuran problemon.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040