En la 1-a de aŭgusto, la ĉina armea tago, okazos en Pekino kongreso de herooj kaj modeloj de la ĉina armeo.
La Ĝenerala Politika Departemento de la Ĉina Popola Liberiga Armeo publikigis anoncon lastatempe. La anonco montras, ke en elektado de la kongresanoj, oni devas atenti reprezentantecon de diversstilaj herooj kaj modeloj en malsamaj periodoj kaj certajn reprezentantojn de virinoj kaj naciminoritatoj. La anonco postulas, ke la diversnivelaj institucioj de la armeo serioze kaj bone faru elektadon por garantii la kongreson sukcesa. |